1 ContributorHo, belulin’ Lyrics
[Teksto de "Ho, belulin'"]
[Strofo 1]
Iun matenon vekiĝis mi
Ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis
Iun matenon vekiĝis mi
Kaj tie estis malamik'
[Strofo 2]
Ho partizano forportu min
Ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis
Ho partizano forportu min
Ĉar mi estas ĉe la mort'
[Strofo 3]
Kaj se mi mortos kiel partizano
Ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis
Kaj se mi mortos kiel partizano
Vi devos entombigi min
[Strofo 4]
Mia tombo estu sur la montaro
Ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis
Mia tombo estu sur la montaro
Ĉe la ombro de floreg'
[Strofo 5]
Kaj la popolo tien ironta
Ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis
Kaj la popolo tien ironta
Certe diros: "bela flor'!"
[Strofo 6]
Jen estas floro de partizano
Ho bеlulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis
Jen еstas floro de partizano
Mortis li por liberec'
Jen estas floro de partizano
Mortis li por liberec'
🎸
The IMUDB Guitar Guide
The Complete Guitarist — 20 chapters, beginner to expert. Free PDF, no email required.